Communications - Esperanto

Description: Vortaro atingeblas en via lernu!-fenestro supre kaj dekstre, kaj malfermeblas per simpla alklako al la verda sageto. Se vi ne vidas la vortaron, eble vi malvidebligis la tutan dekstran parton de la paĝo. Por revidebligi ĝin, alklaku la bluan sageton kiu troviĝas plej dekstre sub la ĉefa menuo.
Nun vi povas komenci:
En la falmenuo elektu vortaron kiun vi deziras.
En la malplenan kampon entajpu vorton en lingvo por kiu vi elektis la vortaron kaj alklaku "Ek!". Serĉante vortojn vi povas uzi ĵokersignojn: * - por nul aŭ pli da signoj kaj ? por unu signo. Ekzemple, se vi skribos "bon*", la vortaro trovos tiajn vortojn kiel "bona", "bono" "bone", "bonanima", "bondeziri" ktp. Se vi skribos "bon?", la vortaro trovos la vortojn "bona", "bone", "bono". Ĵokersignojn eblas uzi ankaŭ meze de vortoj.
Se vi ne komprenas iun el la vortoj el aperinta traduko/klarigo, vi povas alklaki tiun por ricevi pluajn klarigojn.
Se la vorto kiun vi deziras ne ekzistas en elektita vortaro, provu eble en iu alia uzebla por vi, kaj/aŭ sendu komenton al ni pri tio (koment-ligilo estas sube de ĉiu paĝo).
Krome, vi povas uzi la vortarojn por ajna Esperanto-teksto en la paĝaro. Simple alklaku nekonatan vorton, kaj klarigo aperos en vortarfenestro kaj en ŝvebanta fenestreto apud la alklakita vorto.
Author: akvadrako
Version: 1.0
Uploaded on: June 23rd 2012 at 2:21 PM
Rating: Unrated
Downloads: 118
    Download Now »

Comments

You Must Log In to Post Comments

 
Username:
Password:
Remember Me
Create an account | Password Reminder